Hajko de hodiaŭ

    fine elsendis
    korektitan provaĵon —
    floras sazanko

ŝtuparo por kato

sazanko: Specio [Camellia sasanqua] de daŭrafolia arbusto, kiu portas blankajn aŭ ruĝajn florojn en vintro. Ĝi similas al kamelio [Camellia japonica], sed havas malpli grandajn foliojn kaj florojn ol kamelio. Ĝiaj petaloj kaj stamenoj estas malforte ligitaj kaj falas dise, dume la petaloj de kamelio falas ligite kiel unu korolo.

2 pensoj pri “Hajko de hodiaŭ”

  1. Tre Kara!
    Cxu vi verkis cxi tiun hajkon?
    Mi frandas gxin. Nun mi povus sxati vidi floron sazankan.
    Dankon

  2. Saluton, kuniklo!
    Mi ĝojas pro via aprezo. Jes, mi verkis ĝin.
    Hajkoj sen aŭtornomo en tiu ĉi blogo estas miaj verkoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *