Mesaĝo el Hiroŝimo por Virina Tago 2006 [Plusendo]

Kelkaj japanaj esperantistoj nun klopodas dissendi la mesaĝon por la Internacia Virina Tago 2006 kaj kolekti respondajn mesaĝojn el la tuta mondo pere de esperanto. Jam ilin atingis respondojn el ĉirkaŭ 20 landoj. Sed ili ankoraŭ ne kolektis 100 respondojn.

Bonvole legu la sekvan mesaĝon. Se vi ekhavas intereson pri la temo, sendu vian mesaĝon al la sube indikita retadreso. La limdato estas la 19-a de februaro.

[En la antaŭa parto de la teksto ili petas transdonon de la mesaĝo al vialandaj virinaj grupoj. Sed, se vi ne havas tian kontakton, do vi povas sendi vian propran respondan mesaĝon.]

—–[Komenco de la plusendo]———————————————-
Kunlaboranto serĉata tutmonde por la Virina Tago de UN, 2006

En la nomo de Komitato por la Virina Tago de UN, 2006, 23 virinaj organizoj de gubernio Hirosima, kaj la municipo Hirosima, sendas solidarecan mesaĝon al vi tutmonde, nur pere de esp-istoj en la mondo. Komisiite de la Komitato same kiel lastaj jaroj, mi petas kunlaboron de esp-istoj:

Traduki la mesaĝon en vian nacian lingvon. Kaj, ĝin transdoni al virina grupo, aŭ organizo, aŭ al persono, kaj de ĝi ricevi respondan mesaĝon ĉefe pri pensoj aŭ opinio pri la artikoloj la 9-a kaj la 24-a de la Japana Konstitucio. Kaj, traduki en Esp-on lime en A-4a formato, ne per dosiero, sed kiel tekston rete sendi al mi. Responda mesaĝo de persono havu noton pri nomo, aĝo, sekso, profesio kaj loĝloko, lando. Ĉiujn respondojn ni presos, prezentos en la kunveno de la Tago. Jen, la mesaĝo de la Komitato:

—————————————————————————
Solidareca Mesaĝo el Hirosima por la Internacia Virina Tago 2006

En la nomo de Kunveno por la Interncia Virina Tago 2006 en Hirosima ni sendas al vi ĉiuj elkore amikecan saluton.
En ĉi jaro ni havas 60jaran datrevenon de la Japana Konstitucio, kies la 9-a kaj la 24-a artikoloj forte tenis paŝojn de aktivaj virinoj por paca socio. Ni havos la 4an de marto kunvenon por Internacia Virina Tago.
En la kunveno ni spektos dokumentfilmon “Donaco de Beate” pri postmilita vivo de japanaj virinoj kaj usonanino Beate Sirota Gordon, kiu prilaboris por la artikoloj la 14-a kaj la 24-a, kaj ni havos prelegon pri la Japana Konstitucio kaj virinoj.

Ankoraŭ nun daŭras milito en la mondo, kie ni timas, ke nun en Japanio fortiĝas socia movo ŝanĝi aparte la artikolon 9-an, por ke Japanio povu militi. En milito oni neglektas unue homajn rajtojn de malfortaj homoj, virinoj, infanoj kaj maljunuloj.
Ni virinoj en Hiroŝimo denove lernas la artikolojn de la Konstitucio, kaj deziras kune labori por paco kaj homaj rajtoj de virinoj en la mondo.
Ni virinoj manen mane tenu reciproke trans muroj de religio, nacieco kaj kulturo por konstruo de paco en la 21a jarcento.

S-ino Nobumasa tieko, la reprezentanto de
la Komitato por Internacia Virina Tago 2006, kaj Municipo Hirosima.
Kun organizoj de Socia Partopreno de Virinoj/de Japana Virina Konferenco
2007/Semipalatinsk Projekto/de Lokaj Virinaj Organizoj/WE-Palaco/de
Internacia Virina Jaro de UN/Kina Karavano/Novjapana Virina Asocio/de
Telkomunika Industrio/Japana Medicinisto/de Bonfarto de Familio sen
Patro(gubernia k. urba)/de Patrino por Bonaj Libroj/de Urbaj Oficistoj/
de Patrinoj(gubernia k. urba)/de Virinaj Organizoj/de Komercisto/Virina
Demokrata Klubo(rekonstruita)/Savu Irakan Infanon/de Urbaj Instruistoj/
YWCA de Hirosima/de Municipaj Oficistoj.

La 9-a Artikolo de Japana Konstitucio.
La Japana Popolo, sincere dezirante internacian pacon bazitan sur justeco kaj ordo, por ĉiam rezignas kaj militon, kio estas ekfunkcio de regnopotencoj, kaj minacon per armita forto aŭ uzon de armita forto, kiel rimedon por solvi internacian konflikton.
Por realigi la celon de la antaŭa paragrafo ĝi neniam tenas landan, maran kaj aeran fortojn kaj ankaŭ aliajn militfortojn. Ni ne agnoskas la rajton de militado de la regno.

La 24-a Artikolo de Japana Konstitucio.
Geedzeco konsistu nur el reciproka konsento de viro kaj virino, kaj estu tenata per reciproka kunhelpo sur la bazo de agalaj rajtoj de edzo kaj edzino. Koncerne al elektado de edzo aŭ de edzino, rajtoj pri propraĵoj, heredado, elektado de loĝejo, eksedziĝo, kaj ankaŭ al aliaj aferoj rilataj al geedzeco kaj familio, leĝoj estu farataj de la starpunkto de individua digno kaj la esenca egaleco de ambaŭ seksoj.
————————————————-

Respondan mesaĝon al:s-ino OSIOKA Taeko <rete: osioka(ĉe)mail.goo.ne.jp> [[en la retadreso (ĉe) = @ : noto de plusendinto]]
rim. “Ni” de lasta linio de la 9-a artikolo signifas la popolon.
“Regno” signifas registaron.
WE-Palaco:Ligo de grupoj ĉe Virina Eduka Halo.
Kina Karavano: por prezentado de filmoj ekster komerca kinejo.
Virina Demokrata klubo rekonstruita.
—–[Fino de la plusendo]————————————————-

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *