Ardizio — ĉarmas ruĝaj fruktetoj

ardizio kun ruĝaj fruktetoj

Nun ardizio antaŭ la domo portas ĉarmajn ruĝajn fruktetojn.

Oni nomas ĝin “manrjoo (万両)” en la japana lingvo. Manrjoo signifas dekmil rjoojn. Rjoo estas malnova ora monero en Japanio.

ardizio: Specio [Ardisia crenata] el mirsenacoj [Myrsinaceae] el la ordo primolaloj [Primulales]. Daŭrafolia arbedo kultivata pororname.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *