250-a datreveno de la naskiĝo de Mozarto

Volfgang Amadeus Mozarto [Wolfgang Amadeus Mozart] naskiĝis en la 27-a de januaro 1756. Hodiaŭ estas la 250-a datreveno de lia naskiĝo.

Mozarto estas unu el la plej popularaj komponistoj de la eŭropa klasika muziko. En sia tuta vivo li verkis ĉ. 700 muzikaĵojn.

Mi havas kelkajn kompaktodiskojn de liaj verkoj. La korda terceto “Divertimento en E bemola maĵora, K.563″ estas tre plaĉa distraĵo al mi. Nun aŭdante ĝin kiel fonmuziko, mi klavas tiun ĉi artikolon.

2 pensoj pri “250-a datreveno de la naskiĝo de Mozarto”

  1. Dankon pro via komento. Laŭ kelkaj informoj la plej fama estas la klarneta konĉerto en A maĵora K.622. Bedaŭrinde mi ne aŭskultis ĝin ĝis nun. Mi certe havigos al mi ĝian diskon kaj aŭskultos ĝin.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *