Enira ekzameno de japanaj universitatoj

En la 21-a kaj 22-a de tiu ĉi januaro okazis la komuna enira ekzameno por universitataj kandidatoj. La komuna ekzameno okazas unu fojon jare en januaro. Ĉi-jare ĉ. 550 000 junuloj ricevis la ekzamenon.

En Japanio troviĝas tri specoj de universitato laŭ ĝia fondinto: ŝtata, municipa kaj privata universitatoj. La komunan ekzamenon utiligas ĉiuj ŝtataj kaj municipaj universitatoj kaj plimulto de privataj universitatoj. Parto de privataj universitatoj donas proprajn enirajn ekzamenojn.

Laŭ la lastjara statistiko estis ĉ. 1 410 000 (unu miliono kaj kvarcent dek mil) da 18-jaruloj en Japanio. Ĉ. 830 000 (okcent tridek mil) el ili kandidatiĝis al eniraj ekzamenoj de la universitatoj, kaj ĉ. 700 000 (sepcent mil) sukcesis en la ekzamenoj. Do, 86 procentoj de la kandidatoj estis akceptitaj en la universitatoj. Tiu ĉi procento estas la plej alta nombro en la lastaj jaroj.

En la jaro 1992 la nombro de la japanaj 18-jaruloj kulmins je ĉ. 2 060 000 (du milionoj kaj sesdek mil), kaj malpliiĝas jaron post jaro. En 1992 ĉ. 1 210 000 (unu miliono kaj decent dek mil) kandidatiĝis kaj ĉ. 800 000 (okcent mil) sukcesis. 66 procentoj estis akceptitaj.

Tial estas fakto, ke eniri en universitaton estas pli facile ol antaŭe. Sed kandidatoj celas al famaj kaj prestiĝaj universitatoj. Do ankoraŭ daŭros konkurado de kandidatoj.

Aliflanke, la nombro de 18-jaruloj malpliiĝos ankaŭ de nun. Pro tio, post kelkaj jaroj, la nombro de kandidatoj egaliĝos aŭ malsuperos al la fiksa nombro de enirontoj. Oni antaŭsupozas, ke kelkaj ne-popularaj universitatoj devos malfondiĝi pro manko de studentoj.

Unu penso pri “Enira ekzameno de japanaj universitatoj”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *