Hajko de hodiaŭ

    nigraj terbuloj
    sterne sur la florbedo —
    ekas printempo

***
La 4-a de februaro estis la ekprintempo, t.e. la unua tago de printempo laŭ la japana tradicia kalendaro.

Unu penso pri “Hajko de hodiaŭ”

  1. Cxi tie, en Irlando, kelkaj diras ke la printempo ekas je la 1-a februaro, la sankttago de Brigid. Sed la cxirkauxajxo insistas alie: februaro estas fakte inter la plej malvarmaj monatoj de nia jaro.

    sankttag’ de Brigid –
    la bruo de siteloj
    cxe la benputo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *