Tago de ĉokolado

Ĉokoladvendistoj en Japanio laŭte reklamas, ke la 14-a de februaro estas la tago de Sankta Valenteno. Ili rekomendas, ke virinoj donacu ĉokoladon al sia amato.
Plejmulto de japanoj estas budhanoj, tial ili tute ne havas intereson pri tiu sanktulo. Virinoj donacas ĉokoladon ne nur al la amato, sed ankaŭ al virkolegoj kaj viramikoj. Oni vendas diversspecajn ĉokoladojn, kaj ni simple ĝuas aĉeti/donaci/ricevi/manĝi ĉokoladojn.
Hieraŭ mi mem ricevis kelkajn de mia edzino kaj de koleginoj.

5 pensoj pri “Tago de ĉokolado”

  1. Ankaŭ mia edzino kaj mi interŝanĝis ĉokoladojn heieraŭ. Sed mi miras ke vi nur menciis la donaĵon de ĉokolado de virinoj al viroj. Ĉi tie, en Viskonsino, kutimas ke viroj devas doni simbolojn de amo kaj virinoj nur devas ĝentile ricevi.

    Kie vi loĝas? Eble mi volus translokiĝi.

  2. Do, Riĉjo, venu al Japanio! Mi bonvenigos vin.
    Nu, jen aldona informo. Post unu monato, la 14-an de marto, estos tiel nomata “Blanka Tago” (White Day). Tiam viroj rekompence donacos al virinoj marŝmalojn aŭ aliajn bonaĵojn.
    Sed bedaŭrinde (al kiu?) la Blanka Tago ne estas tiel populara kiel la Tago de Sankta Valenteno.

  3. Tre amuzanta. Ĉu virinoj ne preferas ĉokoladojn pli ol viroj? Kial vi donas al ili marŝmalojn kaj ili donas al vi ĉokoladojn? Estus la alia! 🙂

  4. Mi aldonas informon pri Japana Sankta Valenteno ankaŭ.
    Certe virinoj ŝatas ĉokoladon tre.
    Do kelkaj knabinoj interŝanĝas ĉokoladon reciproke inter virinoj en Sankta Valenteno.
    Tio estis nomata ,ke “amika ĉoko” …en Jpana lingvo ,ke “tomoĉoko“.
    Ĉar en tiu tago multaj ĉarmaj kaj bongustaj ĉokoladoj estas vendata.

  5. Saluton, Scott! Fakte ĉio devenas de intrigo de japanaj sukeraĵ-kompanioj 😉
    Laŭ dokumentoj, ĉokolad-vendisto en Tokio komencis vendo-kampanjon por la Tago de Sankta Valenteno en 1958. Kaj en 1978 sukeraĵisto en Fukuoka iniciatis la Blankan Tagon kiel rekompenco al donacoj de la Tago de Sankta Valenteno.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *