Hajko de hodiaŭ

    sur la nudbranĉo
    burĝonoj magnoliaj —
    flugspuro lante

Mi trovis florburĝonojn de magnolio en la korto de mia laborejo.

2 pensoj pri “Hajko de hodiaŭ”

  1. Saluton Akvosfero,
    Mi deziras traduki francen vian hajkon, sed mi ne komprenas:

    flugspuro lante

    Cxu vi povas klarigi al mi tiujn vortojn?

    Mi mem provas verki hajkojn france.

    Antauxajn dankojn
    Simone

  2. Saluton, Simone!
    Flugspuro estas spuro de aviadilo, blanka vapora strio sur la ĉielo. Ankaŭ nomata vaporspuro.
    Mi tiam trovis la flugspuron malrapide kreskanta transverse sur la ĉielo.
    Mi estos ĝoja, se vi hajkumos ankaŭ en esperanto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *