Ankaŭ flava narciso floras

flava narciso

Hieraŭ mi prezentis tute blankan narcison. Hodiaŭ do tute flavan narcison. Ankaŭ tiu ĉi floras en mia ĝardeneto.
Tiun ĉi floron karakterizas mezgranda taso-forma kromkorolo. La pedunklo portas nur unu floron.
Mi pensas, ke ĝi estas Narcissus incomparabilis, t.e. “senkompara narciso”. En la japana lingvo oni nomas ĝin taihai-suisen, t.e. “grandpokala narciso”.

Unu penso pri “Ankaŭ flava narciso floras”

  1. Vi jam havas tiajn florojn malfermaj en via gxardeno!
    Mi ne scias en kiu regiono de japanio vi logxas, sed konjekteble estas pli varma lando ol mia, cxar en mia gxardeno narcisoj nur komencas ekfolii el la tero, sed neniom da floroj, ecx ne forsitioj, nek prunujoj, nur la negxboruloj kaj krokusoj.
    Sed de jam longe birdoj kantadas!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *