Blanka magnolio

blanka magnolio

En iu proksima domo de la sama strato nun floras blanka magnolio [Magnolia heptapeta]. Ĉe magnolio unue aperas floroj kaj poste folioj. Mi tre ŝatas ĝian duonmalferman floron, kiu similas al blanka lampeto sur branĉo.
En la japana lingvo blanka magnolio nomiĝas haku-mokuren t.e. “blanka lotusarbo”. Tiu ĉi estas bona nomado, ĉu ne?

5 pensoj pri “Blanka magnolio”

  1. estimata hajkisto,
    Mi estas eldonisto kaj jam publikigis du libretojn pri hajko en Brazilo kie agadas nia eldonejo. Sercxante materialon por tria libreto, jen subite mi dronas en via akvosfero!
    Bv. kontakti min por ke ni proponu al vi eldonprojekton pri viaj hajkoj.
    Kore,
    Joseo

  2. Saluton, Bezonata!
    La floroj estas molaj kaj (eble) manĝeblaj. Ĉar oni uzas ĝian burĝonon kiel medikamenton en ĉina medicino.

  3. Bonvenon, Joseo!
    Mi ĝojas vian proponon. Tamen mi nun ne planas libroforme eldoni mian hajkaron. Nun estas tempo por ekzercado kaj provado.

  4. Bonege, post provado se vi decidos regali la esperantistaron per viaj hajkoj, ankaux libroforme, kontaktu nin. Kore, Joseo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *