Ugviso kantas mallerte

Hodiaŭmatene mi aŭdis, ke ugviso kantas ie en najbaraĵo. Dum kelkaj jaroj mi ne aŭdis ĝin. Tial mi estas tre ĝoja pro aŭskulti la ugvison.
Ugviso [Cettia diphone] estas birdo, kiu anoncas printempon per sia bela kanto. Ĝi ordinare kantas “Hooo hokekjo!” Tiu longa “Hooo” estas la karakterizaĵo de ĝia kanto.
Sed la hodiaŭa ugviso ripetas nur “Hokekjo hokekjo!” “Ho, ĝi kantas mallerte!” diris mia edzino.

3 pensoj pri “Ugviso kantas mallerte”

  1. Ho! Ugviso kantis jam en via loĝejo??
    Mi pensas ,ke vi loĝas bonan lokon vere kial belaj floroj kaj diversaj naturoj estas.
    Mia loĝejo ne havas tiel.
    Kvankam tio estus nur tiel_kiel mi ne povis vidi naturoj ĉirkaŭ mi….
    Se mi komencas versi hajkon ,mi povus vidi naturoj ĉirkaŭ mi??

  2. Pardonon ,mi eraris antaŭ artikolon…
    Mi forgesis alfabeton_’n’.

    >Kvankam tio estus nur tiel_kiel mi ne povis vidi naturojn ĉirkaŭ mi….
    >Se mi komencas versi hajkon ,mi povus vidi naturojn ĉirkaŭ mi??

  3. Saluton, Bezonata!
    Jes, certe vi fariĝos sentema pri ĉirkaŭa naturo, kiam vi alkutimiĝos al sezonvortoj de hajko.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *