Egretobulo de leontodo

egretobulo de leontodo

Hieraŭ mi trovis egretobulon de leontodo en mia ĝardeneto. Ĝi estas kapitulo de egretohavaj semoj (akenoj).
Kiam mi estis infano, mi ofte ludis blovante ĝin. Estis amuzo al mi, ke la semoj kun egreto disflugas per agrabla venteto.
Egretobulo nomiĝas “watage” (kotonhararo) en la japana lingvo. “Clock” (horloĝo) en la angla. “Pusteblume” (spirfloro) en la germana. Kiel ĝi nomiĝas en aliaj lingvoj?

6 pensoj pri “Egretobulo de leontodo”

  1. Mi ankaŭ ŝatas flosigi ĝin, kuriozante de tie, kie la semoj aliros. En la franca, oni skribas egreton kiel “aigrette” kaj elparolas kiel [εgrεt], do egretobulo estas “boule d’aigrettes” [buldεgrεt], depende de mia serĉo sur la reto, kvankam mi ne scias, ke ĉu francoj akordus min.

  2. Ĉu vi scias kial la egretobulo nomiĝas ‘clock‘ (horloĝo) an la angla? Laŭdire oni povas ekscii la horon, per blovi – komptante la nombron de blovoj ĝis la semoj ĉiuj foras!
    La egretobulo ankaŭ uziĝas de gejunuloj, por malkovri ĉu la amato vere amas lin/ŝin. Oni blovas la bulon, dirante alterne “ŝi/li amas min” kaj “ŝi/li ne amas min” ĝis la semoj foras.

  3. Saluton!
    En Francio tiu cxi egretobulo estas fama kiel simbolo de la eldonisto de
    vortaroj “larousse “-( larus)
    kun mencio:” Mi semas al cxiuj ventoj” .

    Germana amikino donacis al mi egretobulon enfermitan en travida vitrobulo : la objekto estas bela kaj tre delikata. Mi ne komprenas kiel oni povas enfermi sen difekti tiom rompigxeman egretobulon!

    -Dankon pri via konsilo pri la prezento de hajkoj!

  4. Ankaux mi sxatas tion.
    Kiam mi estis infano, kaj ankaux la tempo dum kion mi estis akoraux vera viva estajxo mi sxatis foblovi ili…
    tiu bildo estas fame konata en Francio, kie Eldonejo de vortaroj kaj enciklopedioj Larousse prenis gxin kiel simbolo kun la devizo: “mi semas je cxiuj ventoj”.

  5. Ankaux mi sxatas tion.
    Kiam mi estis infano, kaj ankaux la tempo dum kion mi estis akoraux vera viva estajxo mi sxatis foblovi ili…
    tiu bildo estas fame konata en Francio, kie Eldonejo de vortaroj kaj enciklopedioj Larousse prenis gxin kiel simbolo kun la devizo: “mi semas je cxiuj ventoj”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *