Hajko de hodiaŭ

    ĝardenaj herboj
    nun eligas varmeton —
    printempa pluvo

3 pensoj pri “Hajko de hodiaŭ”

  1. Kara Vastalto, bedaŭrinde mi ne komprenas ĉi tiun hajkon. Mi kredas ke varmeteco el(ven)igus herbojn – ne kontraŭe. Ĉu vi volas klarigi?

  2. Saluton, Liŝano!
    Mi ĝojas pro via reago.
    Tio ĉi estas ne scienca fakto, sed subjektiva (mia) sento ĉe kreskantaj herboj en printempa pluvo. De kie venas la varmeto en la pluva tago? Ha, el kreskantaj herboj!
    Hajko povas bildigi ne nur objektivan (eksteran) mondon, sed ankaŭ subjektivan (internan) mondon. Tamen mi devintus pli poluri la vortojn.

  3. Dankon pro la klarigo, Vastalto. Fakte, nun klaras ke mi ja bone komprenis vian intencon, tamen mi timis pri miskompreno.

    Mi akordas pri la poveco de hajko bildigi ankaŭ la subjektivan. Kobayashi Issa multfoje uzis la bildon de kantantaj tervermoj, kaj mi supozas ke li sciis ke ili ne fakte kantas:

    細る也蚯蚓の唄も一夜づつ
    hosoru nari mimizu no uta mo hito ya-zutsu

    malgrasiĝadas
    la kanto de l’ tervermo
    nokte post nokte

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *