Multlingva afiŝeja programo

Mi nun provas adapti certan afiŝejan programon (BBS) japanlingvan al multlingva uzado. Ĉar ĝi estas skribita en Perl, multlingveco estas realigebla per alpreno de unikodo. Tio ne estis malfacila. Foriginte japanligvan traktadon, mi sukcesis adapti ĝin al multlingva uzado.
Sed restas problemo. La aspekto de la afiŝeja programo estas simpla kaj naiva. Tio ne plaĉas al mi. Mi volas ŝanĝi ĝian aspekton. Ĝi ne utiligas stilfolion, sed enmetas multajn stil-etikedojn en sia paĝo. Kaj mia ĉiutaga foliumilo Firefox ne funkcias laŭ mia antaŭsupozo, kiam mi modifas la stil-etikedojn. Estas malfacile al mi, komencanto de stilfolio.
Ĝis nun mi ne sukcesis ŝanĝi la aspekton laŭ mia plaĉo. Bedaŭrinde!

2 pensoj pri “Multlingva afiŝeja programo”

  1. bedaŭrinde, aspekto de css estas malsama depende de foliumilo. eble estos bona, ke oni uzas nur generalajn stilojn, ĉu ne?

    cetere mi pensas, ke estos pli utila, ke oni apartigas stilon al alia dosiero (*.css), ĉar tiel oni povos ŝanĝi siajn stilojn de ĉiuj paĝoj kune.

  2. Jes, vi pravas. Mi rezignis doni perfektan aspekton al la prilaborata afiŝejo. Mi povis plibonigi la aspekton nur iomete.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *