Ne fidu al tre nova konato

Mi prilaboradas cgi-programon por multlingva afiŝejo. De tempo al tempo mi alŝutas ĝin al servilo-komputilo kaj provas funkciadon de la programo. Ĝis certa etapo ĝi funkciis bonorde.

Kiam mi finis kelkajn novajn ŝanĝojn, mi volis alŝuti la dosieron. Tiutempe mi ne povis utiligi kutiman ftp-aliron, do mi devis uzi dosieradministrilon ekipitan ĉe la servilo. Mi ekigis la administrilon, kaj elektis la dosieron en mia kliento-komputilo, kaj elektis tekstan reĝimon, kaj alŝutis.
Kaj mi ekigis mian cgi-programon, sed ho ve! sur la ekrano aperis “500 Internal Server Error”!

Hm, restu kvieta… Unue mi kontrolis atingopermesoj de la dosiero. Bone “705”! Due mi kontrolis la ŝanĝitan parton de la programo. Bone, sen problemo! Do mi iru retroen. Mi alŝutis malnovan version de la programo, kiu jam funkciis sen problemo. Mi ekigis ĝin, kaj … refoje “500 Internal Server Error”!

Mi sentis min falinta en senfundan marĉon. Mi cerbumis dum horoj, kaj serĉis sugestojn en la interreto. Sed vane. Nenio helpis min.

Kaj poste mi povis utiligi kutiman ftp-programon. Mi rimarkis, ke la dosiero en la kliento kaj la dosiero en la servilo havas tute saman grandon. La kliento kuras sur Vindozo kaj la servilo sur Unikso. Oridinare doisero sur Vindozo estas pli granda ol dosiero sur Unikso, ĉar linio finiĝas per CR&LF(du bitokoj) en Vindozo kaj per LF(unu bitoko) en Unikso.
Kiam mi alŝutis la dosieron per la ftp-programo, ĝi estis malpli granda en la servilo. Mi ekigis la cgi-programon. Nun ĝi glate ekfunkciis.

La ftp-programo alŝutis dosieron saĝe ŝanĝante linifinojn.
La dosieradministrilo alŝutis dosieron ne ŝanĝante linifinojn.

Mi lernis, ke mi ne fidu al tre nova konato.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *