Manko en ciferecaj fotiloj

En la artikolo pri ĉina klematido mi skribis, ke la foto ne povis respeguli la koloron de tiu floro.
Mi esploris la kaŭzon kaj trovis la respondon.
1. Homaj okuloj sentas violkoloron de objekto en du apartaj manieroj. Kiam la objekto eligas violkoloran monokromatan lumon, kies ondolongo estas ĉ. 400 nm (nanometroj), la homa okulo sentas puran violkoloron. Kaj kiam la objekto eligas ruĝan (ĉ. 700 nm) kaj bluan (ĉ. 450 nm) lumojn egalintensajn, ankaŭ tiam la homa okulo sentas miksitan violkoloron. La homa okulo ne distingas puran kaj miksitan violkolorojn. Ili estas same violkolora al la homa okulo.
2. Nuna cifereca fotilo (CCD – lumricevilo) akceptas lumon de objekto tra trikoloraj filtriloj (ruĝo, verdo kaj bluo). Ili akceptas ne nur lumon de tipa ondolongo sed ankaŭ lumojn de ĉirakaŭaj ondolongoj. Tial la fotilo povas prezenti ne nur tri kolorojn sed ankaŭ flavon kaj aliajn kolorojn per trikolora miksaĵo.
3. Sed la pura violkoloro (400 nm) estas sentata nur per blua filtrilo. Verda kaj ruĝa filtriloj preskaŭ ne sentas tiun ondolongon. Tio ĉi estas fizika karakterizaĵo de la lumricevilo. Ĉi-okaze la violkoloro de la objekto fariĝas bluo en la fotilo.
4. Konkludo: Oni vidas violkoloron en cifereca fotilo, kiam la objekto eligas miksitan violkoloron. Sed oni vidas bluon en cifereca fotilo, kiam la objekto eligas puran violkoloron. Jen estas manko de nuna cifereca fotilo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *