Acera frukto

acera frukto

Foje la naturo surprizas nin per simpla belaĵo. Jen estas foto, kiu montras frukton de acero. La helruĝaj makuletoj inter verdaj folioj tre plaĉis al mi.

Ĝia formo similas al du-ala helico. Fakte ĝi ekflugos pro vento, kiam ĝi maturiĝos post monatoj.

La acero supozeble estas Acer palmatum, tre populara specio en Japanio.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *