Sisirinkio — naturigita planto

sisirinkioj

Mi trovis sisirinkiojn florantaj malantaŭ la ĉirkaŭmuro de la hospitalo. Ili altas 10 – 20 cm. Malgrandaj floroj kun diametro de ĉ. 1 cm. Ses radiaj petaloj helviolaj kun malhelviolaj strioj. Estas la specio Sisyrinchium atlanticum.
Mi amas ĝian etan sed streĉitan figuron.

Laŭ konsultita libro ĝi estas naturigita planto enportita en Japanion el Norda Ameriko ĉirkaŭ en 1887.

sisirinkio: genro Sisyrinchium el iridacoj, plurjaraj herboj originantaj el Norda Ameriko.

Unu penso pri “Sisirinkio — naturigita planto”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *