La modifado finiĝis

La hieraŭ anoncita modifado finiĝis kun kelkfojaj cerbumadoj. Nun ĉiu paĝo estas eldonita en php-dosiero. Kaj arkivoj en kategorioj estas dividitaj po 20 artikoloj en ĉiu paĝo.

En la modifado mi havis kelkajn neatenditajn problemojn.
1. Unu skribaĵo de la konsultita libro enhavis eraron.
2. Sen eksplica ordono Movable Type eligas php-dosieron sen plenum-permeso.
3. La gastiganta komputilo de mia blogo permesas php-funkcioadon en la dosierujo kun la atingopermeso 755, sed ne en la dosierujo kun 777.

Kaj la kvara problemo koncernas ne mian blogon sed la retejon “e-planedo“, kie aperas ĉiutage nova artikolo de mia blogo. Hodiaŭ tie aperis deko da malnovaj artikoloj el mia blogo sub la hodiaŭa dato. Tio eble ĝenas legantojn de e-planedo. Sed mi ne povas diveni la kialon. Mi petas indulgon de la legantoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *