Kato amas ŝuon

kato amas ŝuon

Verdire mia amata kato Bii estas fetiĉisto al miaj ŝuoj. Jen la foto pruvas tion. Li brakumas ravite mian ledŝuon. Li ronronadas kaj eĉ lekas la ŝuon ripetante. Mi observis tian konduton multfoje.
Laŭ la etikedo tiu ĉi ŝuo estas farita el ledo de kanguruo. Ĉu tio estas la kialo, ke mia kato amas miajn ŝuojn eksterordinare? Mi ne estas certa, tamen mi supozas tiel.

2 pensoj pri “Kato amas ŝuon”

  1. Ne. Miaj katoj ankaŭ amas ŝuojn, eĉ se ili ne farita da ledo. Mi kredas piedŝviton estas kiel katnipo (? – en angla: “catnip”). Mi ne povas pensi aliajn kialojn kial katoj amas ŝuojn tioma.

    (Mi estas nur komencanto de esperanto – bonvolu ekskuzi ion ajn erarojn, supre.)

  2. Hm, povas esti! Tamen restas demando, kial la aliaj ŝuoj ne tiel altiras mian katon kiel la miaj. La angla “catnip” estas “katherbo” en Esperanto. Mia amata kato Bii ial ne interesiĝas en katherboj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *