Floroj de laktuko

floroj de laktuko

Komence de aprilo mia edzino aĉetis kaj plantis tri plantidojn de laktuko. Jam fine de aprilo ni rikoltis dekon da folioj por fari salaton. Bedaŭrinde tiuj filioj estis iomete tro amaraj al niaj langoj.

Poste ni lasis la laktukojn plu kreski en la ĝardeneto. Ili kreskis tagon post tago kaj ili jam ekportas florojn. Estis al mi la unua fojo, kiam mi vidis la floron de laktuko.

laktuko: Lactuca sativa, unu- aŭ du-jara herbo el asteracoj, kiu havas diversajn variojn kultivatajn en la mondo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *