Beroj de somera eleagno

somera eleagno

Jen beroj de somera eleagno. Kvankam ili estas bele ruĝaj kaj ĉarme ovalaj, ili gustas iom adstringe. En mia infanaĝo mi ofte manĝis ilin en la pluva sezono.

somera eleagno: Elaeagnus multiflora, falfolia arbeto el eleagnacoj, kiu portas blankajn florojn en aprilo kaj majo, kies fruktoj maturiĝas ruĝe en majo kaj junio.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *