Floro de akvomelono

floro de akvomelono

En la lasta majo mia edzino aĉetis plantidon de akvomelono kaj plantis ĝin en nia ĝardeneto. Nun ĝi portas unu flavan floron. Laŭ libroj akvomelono portas virajn florojn kaj inajn florojn sur unu volvotigo. Do ni bezonas plurajn florojn virajn kaj inajn por ke ni povu rikolti fruktojn de akvomelono.
akvomelono: Citrullus vulgaris, unujara grimpherbo el kukurbacoj, kies globa frukto estas dolĉa kaj sukoplena.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *