La unua floro de farbito

farbito ekfloras

En la lasta majo mia edzino semis farbitojn, pri kies ĝermoj mi jam skribis.

Hodiaŭ matene unu el la farbitoj ekhavas la unuan floron en tiu ĉi somero. Mi kaj mia edzino estas tre ĝojaj. La farbitoj plezurigos nin per la diversnuancaj floroj ĉiumatene dum la venontaj kelkaj semajnoj.
Ni esperas, ke ankaŭ preterpasantoj plezuriĝu per la farbitaj floroj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *