Kiam mi vidas tigrolilion, mi rememoras la ĝardenon de mia naskiĝdomo.   Ĉiusomere en mia infanaĝo, tigrolilio floris kun freŝe flavruĝa floro en la mezo de la malhele verda ĝardeno. 
 tigrolilio : Lilium lancifolium, plurjara herbo el liliacoj (Liliaceae), kiu altkreskas je ĉ. 1,5 m kun lancetformaj folioj kaj kun okulfrape flavruĝaj floroj.   Ĝia skvama bulbo estas manĝebla.   En la japana lingvo oni nomas ĝin “oni-yuri (鬼百合)” t.e. “ogrolilio”.