Sezoneco en hajko

Estas vaste konate, ke hajko estas poemo kun sezoneco. Sezonvorto aŭ kigo estas grava elemento de hajko. Ekzemple la hajkalmanako en mia mano enhavas ĉ. 2500 sezonvortojn (aŭ kigojn). Kompreneble ili estas elektitaj el la japanaj kvar sezonoj.
Kiam mi verkas hajkojn en Esperanto, nature mi uzas sezonvortojn el la japana sezoneco. Mi supozas, ke multaj el la sezonvortoj estas kompreneblaj al alilandaj esperantistoj, sed ke kelkaj el ili estas malfacilaj por kompreni.
Mi deziras, ke alilandaj esperantistoj verku hajkojn, uzante sezonvortojn el sialoka sezoneco. Tio estas vojo al la riĉigo de esperanta hajko, mi kredas.

3 pensoj pri “Sezoneco en hajko”

  1. Saluton, Vastalto. Anglalingvaj hajĝinoj jam longtempe uzas sezonvortojn el la sialoka(j) sezoneco(j), sed kredeblas ke perdiĝas resoneco kiam hajko verkiĝas sen konscio de la koncerna kidai (poezitemo) kaj hon’i (poeziesenco).Tamen, eblas ke tio estas paginda prezo, por vastigi la hajkajan arton; kaj ke post tempo, nejapanaj kigoj akiros siajn proprajn hon’i. Mi mem kondukis renkon (haikai-no-renga) kun poetoj barataj (hindiaj), uzante kigojn el ilia klasika ses-sezona almanako!AmikeLiŝano

  2. Dankon pro tre interesaj informoj pri Hajko. Mi tre sxatus vidi kion oni povus fari per spirito de la persa lingvo pri Hajko. Mi ecx dubas ke ekzistas iuj perslingvaj hajkoj!

  3. Saluton, Liŝano! Jes, mi pensas, ke tiamaniere oni povas ekspluati potencialon de hajko.
    Saluton, Beĉjo! Mi ne scipovas la persan lingvon. Sed mi havas unu libron eldonitan en Teherano.
    “4 SEZONOJ – Hajkoj en 4 lingvoj”
    Kolekto kaj esperantigo: MARJAM NEZAMI
    Ideo kaj eldono: Dipl. Ing. A.H. VARZANDE
    Presita en: DANEŜ EMRUZ. TEHRAN. IRAN.
    Kolekto de klasikaj japanaj hajkoj en la japana kun tradukoj en Esperanto, la angla kaj la persa.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *