Sonregistri retan elsendon en komputilo

Radioprogramo de la Pola Radio (Radio Polonia) estas rete disaŭdigita en la formatoj de Real Audio kaj WMA(Windows Media Audio). Oni povas aŭdi tiun programon per la aŭdilo RealPlayerWindows Media Player, sed oni ne povas konservi la programon kiel sondosieron en sia komputilo per tiuj aŭdiloj.
Mi trovis la komputilprogramon Audacity, libera programo por registri kaj redakti sondosierojn. Jen la proceduro:
(1) Aldonu agordopanelon de “WAVE-eligo miksita (aŭ Stereo MIX)” al la panelo “Sonregistr-agordilo (Recording Control)”.
[[“Stirpanelo (Control Panel)” -> “Sono kaj Plurmedio (Sound & Multimedia)” -> “Aŭdigo (Audio)”, kie alklaku la butonon “Sonkvanto (Volume)” ĉe “Sonregistro (Recording)”]]
(2) Startigu Audacity kaj elektu kiel enig-fonton “WAVE-eligo miksita (aŭ Stereo MIX)” anstataŭ “Mikrofono (MIC)” aŭ “LINE IN”.
(3) Aŭdigu radioprogramon per iu aŭdilo.
(4) Alklaku la registrobutonon ĉe Audacity. Komenciĝas sonregistrado.
(5) Alklaku la haltig-butonon, kiam finiĝis la radioprogramon.
(6) Sekurigu la faritan sondosieron en la formato de MP3.

Unu penso pri “Sonregistri retan elsendon en komputilo”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *