Elimini fonan bruon de sondosiero

Audacity, sonredakta programo, havas ankoraŭ unu avantaĝon, ke ĝi povas elimini fonan bruon de sondosiero.
Hodiaŭ mi enkomputiligis kelkajn sondosierojn el malnovaj sonbendoj. Ĉiu sonmaterialo sur sonbendo neeviteble estas kunigita kun fona bruo. Per Audacity oni forigas bruon en du paŝoj. Unue oni elektas parton de fona bruo en la sondosiero, kaj lernigas al la programo, kia estas la bruo forigenda. Due oni elektas traktotan parton de la dosiero, kaj alklakas plenuman butonon. Atendu minutojn kaj ĉio estas plenumita. Estas tre facile.
Restas unu eta malkontento. Sonoj post la traktado ekhavas iom metalecan sonkoloron. Ĉi tio, tamen, estas tolerebla.

Unu penso pri “Elimini fonan bruon de sondosiero”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *