Flormuŝo ĉe kampa krizantemo

krizantemo kaj flormuŝo

La kampa krizantemo jam komencis flori en mia ĝardeneto.

Hodiaŭ vizitas tiujn florojn kelkaj flormuŝoj. Unu estas svelta flormuŝo [Episyrphus balteatus]. Ĝi flugas tien kaj reen, ŝvebas ĉirkaŭ la floroj dum minutoj. Kaj fine ĝi alkroĉiĝas al la petaloj per la piedoj kun polenoj. Laŭ informo de iu retpaĝo ĝi estas viro, ĉar la du facetokuloj kuntuŝiĝas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *