Eta testudkokcinelo

eta testudkokcinelo

Ĉirkaŭ la tagmezo, kiam mi eliris el mia domo, mi trovis etan kokcinelon sur mia ŝuo. Jen mi ĝin fotis, kaj poste konsultis librojn kaj retpaĝojn.
Ĝi estas Propylaea japonica, specio el kokcineledoj, kies korpo estas longa je 4 – 5 mm. Japanoj nomas ĝin “hime-kamenoko-tentou (姫亀甲天道)” t.e “eta testudkokcinelo”. Oni rigardis la desegnaĵon de ĝiaj elitroj (malmolaj antaŭaj flugiloj) kiel tiun de testuda karapaco (ŝelo).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *