Aŭtuna bonodoro

ora osmanto

Kiam mi trairis la korton de la hospitalo proksima de mia domo, mi trovis oranĝoflavajn floretarojn de “ora osmanto [Osmanthus fragrans var. aurantiacus]”. Dolĉeta bonodoro karesis mian nazon.
Ora osmanto devenis de Ĉinio. Ĝi estas dioika, t.e. portas florojn de nur unu sekso, vira aŭ ina, sur unu individuo. Laŭ libroj, oraj osmantoj en Japanio, preskaŭ ĉiuj estas virseksaj kaj neniam portas fruktojn.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *