Stranga fluginsekto

nekonata insekto

Mi trovis strangan malgrandan insekton en mia ĝardeneto. Maldika korpo kaj maldikaj flugiloj (ĉ. 2 cm da malfalda longo) formas T-literon en starado.
Konsultinte retpaĝojn, mi eksciis, ke ĝi estas speco de pteroforedoj [Pterophoridae] el lepidopteroj. En la japana lingvo oni nomas ĝin “tori-ba-ga (鳥羽蛾)” t.e. “pluma noktopapilio”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *