Alia uzmaniero de “wget”

Mi antaŭe skribis pri la uzado de “wget [vavoget]”.
Lastatempe mi uzas la opcion “-i”, kiu indikas dosieron, en kiu estis vicigitaj URL-oj. Ekzemple
—————————————————-
wget -O foo.txt -i url.txt
—————————————————-

Kaj la dosiero “url.txt” estas jena:
—————————————————-
http://www.bar.com/indekso.php?id=11
http://www.bar.com/indekso.php?id=12
…..
http://www.bar.com/indekso.php?id=19
—————————————————-

Rezulte de la komando, ĉiuj elŝutitaj datumoj kolektiĝas en la dosiero “foo.txt”. Kiam la opcio “-O” ne estas aldonita, tiam la elŝutitaj datumoj fariĝas apartaj dosieroj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *