Vintra preludo

Subite estis malvarme hodiaŭ. La matena minimuma temperanturo estis 12 gradoj kaj la maksimuma 14 gradoj. Hieraŭ la minimuma 15 kaj la maksimuma 19 gradoj.
Ekde hieraŭ intense malvarma aermaso el Siberio trapasas super Japanio. Nun loka meteologia observejo raportas, ke la temperaturo estas 10 gradoj. Laŭ veterprognozo morgaŭmatene minimuma temperaturo estos 6 gradoj.
Hodiaŭ estas la unua tago de vintro laŭ la japana kalendaro. Efektive hodiaŭo indas esti nomata tiel.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *