Abrupta pluvego

Hodiaŭ, malfrue en vespero, abrupte eksonis bruo, kvazaŭ oni disĵetis fabojn sur fenestraj vitroj. Estis ekpluvego. Aldone fulmis multfoje kaj tondris.
Malvarma fronto trapasis nian regionon laŭ la veterinformo. Mi imagis tre alte kreskantajn kumulonimbusojn super mia urbo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *