Fenomeno de El Niño

Hieraŭ la Japana Meteologia Agentejo informis, ke fenomeno de elninjo (El Niño) certe okazos en la tujvenonta vintro. Elninja fenomeno estas altiĝo de marakva temperaturo en la tropika zono for de Perua marbordo ĝis Centra Pacifiko.
Elninjo donas vastajn efikojn al atmosferaj fenomenoj de la mondo. En Japanio statistike okazas malvarma somero kaj varma vintro.
Tial ni havos varman vintron, kio estas ĝojinda prognozo al mi private. Ĉar mi estas malforta je malvarmo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *