Farbito de hodiaŭ

floro de farbito

Ĉiumatene floras novaj floroj de farbito, tamen lastatempe malpli grandaj ol antaŭe. Hodiaŭ purpura floro kun blankaj makuletoj ĉe la rando.

Antaŭe mi skribis ke la scienca nomo de farbito estas Pharbitis nil. Sed laŭ lastatempaj studoj, plimultaj botanikistoj nomas ĝin Ipomoea nil. (laŭ la informo de fotono, dankon!)
[Ipomoea nil (L.) Roth]

2 pensoj pri “Farbito de hodiaŭ”

  1. nedankinde. infantempe mi sentis, ke la semo de tio estas tre granda, tamen nuntempe ne sentas tiel. efektive la grandeco de la semo ne ŝanĝas, sed sole mi grandiĝis.

  2. Certe ankaŭ mi havis tian senton. En mia infanaĝo mi ofte grimpis persimonarbon ĝis la granda branĉo. Tiutempe mi pensis, ke mi grimpis tre alten, sed nun la branĉo situas apenaŭ super mia kapo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *