Estis malvarme hodiaŭ, ĉar paneis unu el du stovoj en mia laboreja ĉambro. La stovo bruligas kerosenon kaj elsendas varmigitan aeron per ventumilo. Ĝi aŭtomate ekbruligas kaj reguligas temperaturon per elektonika cirkvito. Ŝajnas, ke la elektronika cirkvito misfunkcias. Ho ve!
Nur etaĵo — tre plaĉas al mi, ke en Japanio tiuj kerosen-stovoj uziĝas, ĉar mi pasigis mian junecon kun ili. Mi kun plezuro memoras la fascinajn “bildojn”, kiujn ili nokte projekciis sur la plafonon de la litĉambro.
Dank’ al kelkaj burokratoj, kiuj sciis nenion pri nova kerosen-stova sendanĝeriga teknologio, ili nun estas kontraŭleĝaj en Usono.
Ken
Ho, estas ne kredeble, ke oni malpermesas kerosenajn stovojn en Usono.