La usona durdiska fabrikisto Hitachi Global Storage Technologies anoncis, ke ĝi ekspedos 3,5-colan durdiskon kun la kapacito de 1 terabajto en la unua kvaronjaro de 2007. 1 terabajto (TB) estas la 40-a potenco de 2, t.e. ĉirkaŭ 1 duiliono da bajtoj, aŭ egalas al 1024 gigabajtoj (GB).
Finfine aperis terabajta durdisko! Antaŭ 10 jaroj, kiam oni uzis Vindozon 95, ni parolis pri terabajto kiel revo.