Go-ludo kontraŭ komputilo

Mi kaj mia edzino malofte ludas goon. Kiam ŝia malnova komputilo enhavis go-programon, ŝi fojfoje ludis goon (9×9-linian) kun la komputilo. Post mekanika difektiĝo de tiu malnova komputilo ŝi ne povis ludi goon, ĉar ŝia nova komputilo ne enhavis go-programon.
Hodiaŭ mi aĉetis por ŝi go-programon relative malmultekostan. La programo lerte ludas en agordo de meza nivelo, kiu estas nur iomete malpli lerta ol mi. Mia edzino ludis kaj estis venkita de la programo de komencanta nivelo. Tamen ŝi ĝuis la go-ludon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *