Ho ve! Mi fuŝis en instalado de OED (Oxford English Dictionary) V3.1 al mia nova komputilo. Mi ne sciis, ke ĝi ne bone funkcias kun virtuala KD-legilo. Nun la serĉprogramo de OED startas nur unu fojon en ĉ. 10 alklakoj. Tute maloportune!
Mi retpoŝte demandis la vendkompanion pri eblaj rimedoj por reordigi. Mi esperas, ke ili bonkore respondos.