Problemo de Fajrovulpo 2.0

En mia nova komputilo mi instalis la novan version 2.0 de Fajrovulpo (Firefox). Ĝenerale ĝi bone funkcias kaj plaĉas al mi.
Sed mi trovis unu problemon, ke ĝi vidigas ĉi tiun retpaĝon de Radio Polonia malsame ol la versio 1.5.
Pere de Fajrovulpo 1.5 en tiu paĝo aperas linio “Elŝutu” kaj piktogramo de laŭtparolilo por ĉiu elsendo. Sed pere de Fajrovulpo 2.0 ne aperas la linio “Elŝutu” nek la piktogramo. Tial mi ne povas elŝuti la plej freŝdatan sondosieron pere de Fajrovulpo 2.0. Kio kaŭzas la misprezenton?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *