Mia tekkomputilo paneis

Hodiaŭ, kiam mi laboris antaŭ mia tekkomputilo, subite ĝi paneis. Aperis la blua ekrano anoncanta, ke la komputilo haltis por preventi seriozan difekton.
Mi malŝaltis kaj restartigis ĝin. Kiam ensalutiga meŝaĝo aperis sur la ekrano, refoje ĝi paneis. Ankoraŭfoje la blua ekrano.
Mi malŝaltis la komputilon kaj denove startigis ĝin. La rezulto estis same la blua ekrano. Legeblis la teksto “STOP 0x0000007E …” kaj “win32k.sys” (aŭ foje “vsapint.sys”).
Tiamaniere kelkfoje ripetiĝis la blua ekrano kaj restartigo. Kaj finfine mia tekkomputilo reordiĝis. Mi ne scias, kio estis malbona. Nun mi faras restaŭrkopion de necesaj dosieroj en mia tekkomputilo al ekstera durdisko.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *