Mia tekkomputilo vivas

Pli ol 24 horojn post la paneo mia tekkomputilo nun funkcias sen problemo.
Mi serĉis en retpaĝoj kaj kolektis kelkajn informojn pri komputilaj paneoj kun la mesaĝo “STOP 0×0000007E …”. Povus esti, ke la mesaĝo aperis okaze de misfunkciado de iu pelilo (programo, kiu peras la mastrumilon kaj disponaĵon). Tio okazas ordinare, kiam oni aldonis novan disponaĵon aŭ novan programon al komputilo. Sed tiumomente mi aldonis nenion al mia komputilo. Unu retpaĝo pridubas kontraŭvirusan programon, kiu ofte renovigas sian programeron aŭtomate.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *