Rizkampo en loĝkvartalo

rizkampo en loĝkvartaloJen estas la rizkampo, kiu situas antaŭ la domo de mia dentokuracisto. Ĝi ampleksas ĉirkaŭ 1000 kvadratmetrojn.
Oni jam plugis la kampon, kie kreskis herboj antaŭ unu semajno. La herboj estas distranĉitaj kaj miksitaj kun tero. Aperintaj nigraj terbuloj anoncas la ekiron de printempo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *