Varsovia Vento

Lastatempe mi trovis la retejon de Varsovia Vento, kies nomo aperis momente en la elsendo de Radio Plonia.
Ĝi ja estas tre interesa retejo kaj ŝprucigas energion de junaj esperantistoj. Mi ŝatas ĝiajn elsendojn per mp3-dosieroj. La elsendoj de Varsovia Vento donis al mi tre freŝan, viglan, modernan kaj amuzan impreson, ol aliaj esperanto-elsendoj, kiujn ĝis nun mi aŭskultis. Mi rekomendas, ke ankaŭ vi provu ĉe:
http://www.viavento.republika.pl/aktuale/sonmaterialoj.htm

2 pensoj pri “Varsovia Vento”

  1. Saluton, unuafoje. Mi uzas vian ‘Klav-aranĝo’-n programon. Dankon.
    Dankon por prezenti bonan podcasto-n. Mi estas esperanta komencanto. Do mi aŭskultadas ‘Radio Polonia’ -n, sed aŭskulti ĝin estas tre malfacile por mi ankoraŭe. ‘Varsovia Vento’ estas pli facila ol ‘Radio Polonia’. Kaj tutaj personoj ŝajnas ĝojaj.

  2. Saluton, Yagi!
    Mi komencis aŭskulti la esperanto-elsendon de Radio Polonia en la lasta septembro. Dum aliroj kaj revenoj de mia laborejo mi ripete aŭdadis registritajn sondosierojn per mp3-reproduktilo. Post sep monatoj mi iom alkutimiĝis al la rapideco de la parolistoj de Radio Polonia.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *