Spekti sakurojn

sakuroj en apudrivera parkoHodiaŭ mi kaj mia edzino iris al apudrivera parko, veturigante aŭton duonhore. En la parko staras multaj sakuroj en 60 – 70-procenta florado. Dekoj da homoj spektis sakurojn, kaj kelkaj grupoj havis bankedeton sub la arboj.
Ni manĝis udonon en restoracio apud la parko, kaj poste promenis en la parko. Estis nuba tago. Vento estis forta, sed tute ne malvarma. Certe la aero jam printempas.

2 pensoj pri “Spekti sakurojn”

  1. Vi jam gxuas printempon. Mi envias vin.
    Cxe ni ankoraux printempo estas ne certa.
    Mi volas danki vin, cxar mi lernas (kiel eterna komencanto) multe per via blogo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *