Modifi aspekton de Vindozo Vista

Nun mi provas modifi aspekton de Vindozo Vista en mia tekkomputilo. Unue, uzante “Personan Agordon”, mi ŝanĝis vindozan dezajnon de “Windows Vista standard” al “Windows standard“, kiun mi preferas de antaŭe. Due mi ŝanĝis liter-tiparon al “meiryo“, kiu estas uzata en “Windows Vista standard“. Tiuj ĉi modifoj iom plibonigis la aspekton de mia Vindozo, sed la modifoj kelkloke malbeligis aspekton, ekz. de la “flanka zono” kun iletoj. Mi devos daŭrigi provan modifadon.

Unu penso pri “Modifi aspekton de Vindozo Vista”

  1. Jes, Vindozo estas problema. Mi havis similajn problemoj pri XP. Ekz-e la malrapida aperado de fenestraĵoj kiel menuoj estis tre ĝena. Sed mi nun uzas Linukson, do mi povas uzi kaj alĝustigi fenestradministrilon, kiun mi ŝatas. Fakte mi planas baldaŭ promocii mian eldonon de Linukso.

    Sed Vista (vido?) ŝajnas (de mia serĉado) eĉ pli ĝena: pli malrapida kaj kun pli da ekbrilado kaj ekaperadaj aferoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *