Morbilo ĉe studentoj

Morbilo propagiĝas en japanaj studentoj. Jam de tri monatoj, dekoj da studentoj en multaj universitatoj en Tokio infektiĝis je morbilo. Pro tio oni fermis lekciojn portempe en pli ol dek universitatoj.
Morbilo estas infekta malsano pro moribila viruso, kiu kaŭzas febron kaj ruĝajn makuletojn sur la tuta korpo. Ĝis nun ĝi atakis ĉefe infanojn. Kial ĉi-jare ĝi atakas junulojn de ĉ. 20 jaroj?
Medicinistoj diras, ke de antaŭ 20 jaroj multiĝis infanoj nevakcinitaj aŭ unufoje-vakcinitaj. Ankaŭ infektitoj de moriblo estis relative malmultaj dum lastaj jaroj. Pro tio nuntempe estas multaj junuloj, kiuj ne havas imunecon kontraŭ morbila viruso.

2 pensoj pri “Morbilo ĉe studentoj”

  1. Bonvenon, Barkituro!
    Hodiaŭ NHK televide elsendis bazopilkan matĉon inter la universitatoj Ŭaseda kaj Keiou. Venkis Keiou je 7 kontraŭ 3.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *