Kuniklo aŭ leporo?

Oni diras, ke Esperanto estas eŭropa lingvo. Fojfoje ankaŭ mi sentis tiel.
Ekzemple la japana vorto “usagi” signifas kuniklon kaj/aŭ leporon tute sendistinge. Kiam ni bezonas distingi ilin, ni nomas kuniklon “kai-usagi (bredata usagi)”, kaj leporon “no-usagi (sovaĝa usagi)”. Kiam mi unuafoje renkontis la du esperantajn vortojn kun la difinoj de kuniklo (kai-usagi) kaj leporo (no-usagi) en vortaroj, mi demandis al mi, kiu vorto estas proksima al la japana “usagi“.
En la angla lingvo toviĝas “rabbit (kuniklo)” kaj “hare (leporo)”, inter kiuj “rabbit (kuniklo)” havas pli vastan sencon. Oni povas uzi “rabbit“-on en proksima senco al “usagi“. Kaj en la germana lingvo “Kaninchen (kuniklo)” kaj “Hase (leporo)”, inter kiuj “Hase (leporo)” havas pli vastan sencon.
Do, kiu el la du vortoj (kuniklo kaj leporo) havas pli vastan sencon en Esperanto?
Nova PIV difinas la du vortojn laŭ zoologia vidpunkto, sed ne laŭ lingvistika vidpunkto. Ĝi ne respondas mian demandon.

Tiam mi guglis por esplori uzatecon de la du vortoj, utiligante la Kukolon (http://tekstoj.nl/kukolo/). Mi serĉis en interretaj paĝoj kun opcioj “kaj”, “la” kaj “estas”. La rezulto estas:
kuniklo : 664 trafoj
leporo : 9,210 trafoj
Kaj mi serĉis ankaŭ en la Tekstaro de Esperanto (http://www.bertilow.com/tekstaro/). Jen la rezulto:
kuniklo : 36 trafoj
leporo : 102 trafoj

Se mi hipotezas, ke vorto, kiu havas pli vastan sencon, estas uzata pli multfoje, tiam mi povas konkludi, ke leporo havas pli vastan sencon ol kuniklo en Esperanto. Do provizore mi difinas, ke la vorto leporo estas proksima al la japana “usagi“.

5 pensoj pri “Kuniklo aŭ leporo?”

  1. Kvankam en la usonangla oni ja ofte uzas ‘rabbit’ ankaŭ por ‘hare’, pro kompleksaj kialoj, en Esperanto (kie mankas tiuj kialoj) ŝajnas al mi ke neniu el la du povus servi kiel pli ĝenerala vorto.

    Pli ĝenerala el du terminoj devas inkludi la alian; leporo kaj kuniklo estas sufiĉe malsamaj, ke ne eblus uzi unu nomon por kunsignifi la alian.

    Ĉar nur kunikloj estas dombestigitaj, la japanaj terminoj certe adekvatas por tiu lingvo.

    Ken

  2. Salutojn, Ken kaj Rolando! Mi ĝojas pro viaj komentoj.
    Jes, vi pravas asertante, ke kuniklo kaj leporo estas tute malsamaj bestoj. Tamen bonvole notu, ke tio ja estas la vidpunkto de eŭropaj lingvoj.
    Certe kuniklo kaj leporo apartenas al malsamaj genroj, sed ili apartenas al la sama familio leporedoj (Leporidae).
    Laŭ japana enciklopedio, “usagi” estas komuna nomo por la ordo leporuloj (Lagomorpha). Tial ni, japanoj, kutimas sendistinge trakti kuniklon kaj leporon. Estas tute ĝena afero al mi, se mi devas ĉiufoje pensi, ĉu mi parolas pri kuniklo aŭ pri leporo.
    Mi bezonas komunan nomon por kuniklo kaj leporo.

  3. Saluton ĉiuj gesamideanoj!
    Mia nomo estas Amiro de irano
    mi amas Esperanton
    kaj mi lernas ĝin nun
    dankon kaj ĝis

  4. En la hungara lingvo ni havas vorton nyúl kiun oni uzas por ambaŭ signifoj. Se oni devas distingi, oni uzas házinyúl (hejma leporo, kuniklo) kaj vadnyúl (sovaĝa leporo). Ni pensas simile al la japana maniero.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *